Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

Zamenhof L.L.

Fojfoje reaperas demandoj pri vivo kaj agado de L.ZAMENHOF.  Mi decidis ripeti cxi-suban tekston.  Eble  gxi  helpos  al kelkaj (precipe novaj) el niaj samideanoj ekscii ion nekonatan al ili el vivo de nia Majstro:

DOKTORO    ESPERANTO

Lazarj Markovicx ZAMENHOF (oficiala formo de lia nomo,  laux dokumentoj; la   tradicia  pola  formo  -  Ludwik;  la  tradiciaj E-formoj: Ludoviko,  Lazaro,  Ludoviko Lazaro,  Lazaro  Ludoviko) naskigxis la  15-an de decembro (de la jaro) 1859 en la multlingva urbo Belostoko (Pollando - tiutempe parto de  Rusio).  Lia  patro Mark Fabianovicx ZAMENHOF estis instruisto de fremdaj lingvoj kaj kleriganto.


       La kruela nacia politiko de la cara firegximo afliktadis  la impresigxeman knabon.  Jam dum la infaneco cxe li aperis la penso pri tio,  ke  unu  komuna  lingvo  helpus  al  popoloj  pli  bone komprenadi kaj  pli  multe estimadi unu la alian.  Poste Zamenhof venis al la ideo,  ke la  homojn  disigas  ne  nur  lingvaj,  sed unuavice sociaj, klasaj baroj. Li skribis: "Eble, por neniu en la mondo nia demokrata lingvo  havas  tian  gravecon,  kiel  por  la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aux malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero".

       Ludoviko Zamenhof  havis  bonegajn  lingvajn  kapablojn  kaj estante ankoraux lernejano,  li studis plurajn lingvojn. Poste li entreprenis la plej malfacilan:  kreadon de la nova  lingvo,  kiu apartenus al neniu popolo,  tusxus nenies naciajn sentojn,  estus tre facila por lernado,  sed  samtempe  ne  cedus  al  la  naciaj lingvoj en la ricxeco,  fleksebleco kaj esprimeblecoj. Ne estante profesia lingvisto,  Zamenhof,  tamen,  posedis mirindan  lingvan intuicion. Antaux  la  fino  de  la gimnazio la praprojekto de la internacia lingvo estis malnete preta.  Sed pasis ankoraux multaj jaroj, antaux   ol   gxi,   elprovita   praktike,  korektita  kaj perfektigita, ekvidis la mondon.

       Zamenhof studis la  medicinon  en  la  Moskva  kaj  Varsovia universitatoj, poste    li   laboris   kiel   kuracisto-okulisto. Zamenhof-kuracisto akiris  grandan   popularecon   en   malricxaj kvartaloj de Varsovio,  Grodno,  Hxersono, cxar ofte li sanigadis malricxulojn senpage.  Li estis  sagaca  kaj  neordinare  modesta homo, kies sorto estis malfacila.

     Por eldoni  sian  projekton de la internavia lingvo Zamenhof ne havis monon. Versxajne, la plej felicxa tago en lia vivo estis tiu, kiam  lia  estonta  bopatro  Aleksandro Zilbernik el la urbo Kovno (Kaunas) proponis al li uzi parton de la doto por eldono de la libreto.  Finfine,  la 40-pagxa verko ("La Unua Libro") kun la ruslingva titolo  "Internacia  lingvo.  Antauxparolo   kaj  plena lernolibro. Por  Rusoj" estis publikigita en Varsovio la 26-an de julio (de la jaro) 1887. Tiu dato estas naskigxdato de Esperanto. Zamenhof subskribis   la   libron  per  la  pseuxdonimo  "Doktoro Esperanto", t.e.  (tio estas) homo, kiu esperas. Iom post iom tiu pseuxdonimo transformigxis en la nomon de la lingvo.

       Pri la  plua  agado  de  Zamenhof  atestas la Granda sovetia enciklopedio: "Pli malfrue li publikigis vortarojn de  Esperanto, krestomatiojn kaj apartajn eldonojn de siaj originalaj verkoj kaj de Esperantaj tradukoj el la monda klasika beletro.  En la  jaroj 1959-60, laux decido de Unesco, oni vaste celebradis la centjaran datrevenon de la naskigxo de Zamenhof".

       Kiel multe da laboro staras post tiuj du frazoj! Estis multe da homoj  - auxtorj de grandaj inventoj.  Sed estis nur unu homo, majstre kreinta la projekton de lingvo,  kiu evoluis en la  socio laux la  samaj  gxeneralaj  legxoj, laux  kiuj  evoluas la naciaj lingvoj, kaj farigxis vivanta lingvo,  la lingvo kun centmiloj da parolantoj, kun   sia  literaturo  kaj  kun  siaj  tradicioj.  La discxiploj de Zamenhof,  iniciatinto de Esperanto,  vivas  en  la tuta mondo!        En mia  laborcxambro  pendas  bronza  bareliefo de Zamenhof, kiun donacis al mi la skulptisto N.V.Blajxkov el Odeso.  La  sama bareliefo estas  konservata  en  la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Mi kun  fiero  montras  al  miaj  amikoj  kaj  konatoj  la
skulptitan portreton  de  tiu  cxi rimarkinda internaciisto,  kiu servis dum sia tuta malfacila vivo al la nobla afero de  la  paco kaj interkomprenigxo  inter  la  popoloj,  kiu  per  sia senmorta kreajxo venkis la Tempon.

       (El libro de B.G.Kolker "Ucxebnik jazyka Esperanto. Osnovnoj kurs", Moskva, NAUKA, 1992, pp. 119-120  [lernolibro por ruslingvanoj]).
                                             
                                                                                               NikSt  


Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).