Господину Заведующему Московским
Институтом Эсперанто
Станислава Мариановича
Чарновского,
прож. по Б. Алексеевской ул., д.31, кв.
9-ая
З а я в л е н и е
Настоящим покорнейше прошу подвергнуть меня испытанию в
комиссии
Института для получения свидетельства о
знаниии мною специального курса
языка
эсперанто.
При сем прилагаю квитанцию [Nо. 61] о
взносе мною 10 руб. в пользу
института
Эсперанто.
С.М.Чарновский
Москва,
10/9.1917 г.
Резолюция: Экзамен назначить на 10 сентября 1917
г.
Mi naskiĝis
en Varsovio, ĉefurbo de Pollando, centro de Esperantismo, en
la sama
jaro, kiam aperis unua libro en lingvo Esperanto, - en
jaro 1887-a
(la 20-an de Februaro). Fininte realan urban
lernejon, mi komencis labori kiel
praktikanto en tutmonda elektra firmo
Siemens kaj Halske. Jam en [la] kvina klaso mi
ekinteresiĝis pri la
ideo de lingvo internacia: en multaj fenestroj de varsoviaj
libraj butikoj mi rimarkis broŝurojn kun interesaj titoloj:
"Volapuk, lingvo tutmonda" kaj
"Lingvo Internacia de
D-ro Esperanto".
Aĉetinte unuan el
ĉi tiuj broŝuroj mi komencis studi
"Volapuk"-on. Sed tial ke mi ne povis trovi eĉ unu
homon, kiu ĝin parolus, - mi ĝin ĵetis kaj forgesis pri la ideo de
lingvo internacia. Post kelka tempo mi aĉetis la duan broŝuron -
sub
titolo: "Lingvo Internacia", de D-ro
Esperanto - kaj mi estis frapita kaj
ravita per belsoneco kaj facileco de la
lingvo Esperanto, kompare kun Volapuk. Tiam ankoraŭ mi ne
sciis, ke "Esperanto" estis pseŭdonimo de D-ro Ludoviko
Zamenhof.
Post kelkaj jaroj mi eksciis,
ke Lingvo Esperanto havas multajn adeptojn en
nia urbo kaj ke estas fondita societo
Esperantista, kie oni povas perfektiĝadi en
uzado de [la] lingvo. Mi aniĝis. Tie
mi ekkonis s-on A.Grabowski,
kiu
prilaboris sian "Grandan Vortaron Pola-Esperantan". Mi
ekproponis al li mian helpon, kiu estis akceptita.
Post kelka tempo mi komencis fervore labori super lingvo
Esperanto, traduki, skribi versĵojn kaj partopreni en laboroj de Pola
Esperantista Societo. Jen du miaj originalaj versaĵoj de tiu
tempo: (Profesoroj, ne ridu - estu indulgaj, ĉar tio estis miaj
unuaj paŝoj).
Por respondi ĉi tien
demandon, mi devas konfesi, ke unua motivo, pro kiu mi estas
fervora esperantisto, estas mia deveno; sekve - ĉar mi estas polo, ĉar
pola lingvo estis persekutata de registaroj rusa kaj germana, kaj mi konsideras
lingvon internacian defendanto de ĉiuj lingvoj gepatraj. Efektive
- unu el la plej gravaj celoj de lingvo internacia estas servi
kiel ilo por interkomunikiĝ<adi sur> neŭtrala
fundamento - esti <dua por ĉiuj>
[substrekita].
La dua motivo de mia fervoreco al
Esperanto estas konscio, ke esperanto perfekte solvis ĉiujn demandojn
de Lingvo Internacia kaj ke ĝi taŭgas, kiel komuna ilo de
interkomunikiĝo. Ke ĝi solvis la problemon de Lingvo Internacia mi
vidas el ĝia ideale facila gramatiko, vere internacia vortaro, konsistanta el
radikoj romana-germanaj, kaj el ĝia natura vortfarado, kiu respondas al
logika pensado. Ĝian taŭgecon kaj vivkapablon oni povas vidi,
rememorinte esperantajn kongresojn kaj trarigardinte
iun ajn katalogon de ĝia riĉa literaturo kaj
gazetaro.
Tria motivo estas
konscio kaj certeco ke nenia aperonta projekto de lingvo
internacia estos pli bona aŭ facila, ol
Esperanto; ĉar mi scias, ke ĉiu vero estas
rilativa, kaj allasinte ke en Esperanto estas iaj eraroj
aŭ neprecizecoj -
(sed ĉar ili estas komune uzataj kaj
akcepttitaj en tia aŭ alia senco) - sekve ili estas uzataj kiel
veroj.
Mi ne povas prezenti
al mi pli mallongan aŭ pli facilan gramatikon, ol tiu
de Esperanto. Koncernante la gramatikajn finiĝojn,
mi opinias ilin tute idealaj, kaj kritiko de ili de kelkaj
lingvistoj estas nejusta, ĉar ili (finiĝoj) donas al
[la] lingvo econ esti parolebla kaj perfektan precizecon.
La lasta, plej grava motivo, ke mi estas
esperantisto, estas interna ideo de Esperantismo, ĝia hom-ama celo -
pacigi ĉiujn popolojn, konscio ke Lingvo Internacia Esperanto helpos al eterna
paco, ke finfine ĉesos la teruraj buĉadoj de homaro, ke pereos la
sovaĝa proverbo "Homo homini lupus
[est]".
S.Czarnowski
Moskvo,
10/9.1917 j.
Bone Korzlinskij
Ne sufiĉe klare
estas skribita <la tria> [substrekita] motivo. Sed ĝenerale la temo
estas disvolvita plene
ĉiuflanke.
A.Saĥarov