Господину Директору Московского Института Эсперанто
от Тихона Николаевича Голева,
живущего Б.Каменщики, 22
Прошение
Настоящим покорнейше прошу
допустить меня к экзамену в знании
специального курса яз. эсперанто.
Тихон Николаевич Голев
Москва, 10/9 1917 г.
Резолюция: Экзамен
назначить на 10 сент. 1917 г. [Квит.
N 58].
Mi naskiĝis en urbo Moskvo en la j. 1897 (28
Aprilo). Mian komencan kleron mi ricevis hejme kaj poste lernis
en Moskvo en mezlernejo Aleksandra komerca, kiun finis en 1915
j. Nune mi estas studento de Moskva Komerca Instituto...
La sciigoj pri Esperanto mi ricevis ankoraŭ en
mezlernejo kaj interesiĝis pri ĉi tiu ideo. Mi komencis lerni
Esperanto'n mem laŭ lernolibro Kar kaj Panje kaj pefektiĝis
en la lingvo per korespondado kaj legado. Mian
laboron por Esperanto mi direktis por celoj de
l'propagando, montrante Esperanto'n, kiel ion vivpraktikan
kaj utilan kaj en tiu-ĉi rilato mia laboro ne restis vana...
Jen estas mia mallonga esperantista aŭtobiografio.
T.N.Golev
Mi ne povas diri vere, kiel naskiĝis en mi
intereso al Esperanto; ĉi tio okazis tute subite, kvazaŭ ia
interna voĉo diris tion. Mi memoras, ke tio ĉi estis en
klaso, kiam mi lernis en mezlernejo. Estis leciono, sufiĉe
enua (ŝajnas, lingva) leciono. Mi sidis kaj
rigardis la intruiston. Subite, mi rimarkis, ke unu el
miaj kamaradoj skribis multe da p[oŝt]kartoj kaj skribis en la
lingvo, kiun mi ne povis kompreni. Mi interesiĝis. Kiam la
leciono estis finita, mi demandis la kamaradon pri tiu
stranga lingvo, en kiu li skribis dum la leciono. Li
respondis, ke ĝi estas "Esperanto"
kaj montris al mi multajn diversnaciajn
p[oŝt]kartojn. Tiuj ĉi objektoj sufiĉe "grande"
[korektita: "forte"] interesiĝis min. Pri
Esperanto entute mi aŭdis antaŭe kaj eĉ provis ĝin ellerni
laŭ lecionoj de la junula ĵurnalo "Majak",
kiun mi regule ricevadis. Post du-tri tagoj la kamarado donis
al mi la adreson el unu fremda lando kaj skribis
tekston de l'letero, kiun mi skribis al tute nekonata al mi
homo. Kia estis mia ĝojo, kiam mi ricevis la respondon. La
ricevita respondo - jen estis la komenco de mia adepteco
de Esperanto. Poste mi konatiĝis kun kelkaj esperantistoj
en la moskva librejo "Esperanto" kaj
iom-post-iom ŝerca okazintaĵo transformiĝis en profundan
gravan ideon. En la komenco de mia esperantista vivo mi
interesiĝis pri Esperanto, kiel pri rimedo al
kunfratiĝo de l'popoloj, ĉar entute diversnacieco kaj malameco
ofte min pripensigis. "Komuna lingvo" -
tiu ĉi ideo estis forta rimedo por detrui barilojn de
diversnacia homaro. Unutempe per ĉi tiu ideo mi vivis, ĝi
estis mia idealo, des pli, ke mi konatiĝis kun verkoj de
L.Tolstoj. Sed stranga afero! Kiam mi provis disvastigi
Esperanto'n, kielinternacian lingvon, kiu estas idea helpo
por unuiĝo de l'popoloj, - mi tute ne sukcesis. Oni
rigardis min, kiel idealiston, fantaziulon kaj nenio plu.
Ofte oni demandis min: "Kion mi povas
ricevi, ellerninte vian lingvon?". Ĉar mi
vidis en Esperanto nur nur idean flankon, mi respondadis en
la senco de ĝia granda naciunuiĝa rolo. Oni min aŭskultis, sed
mi vidis nur ridetantan vizaĝon. Tiam mi ĉesis
propagandi, pensante ke Esperanto, kiel interna ideo venkos
la mondon mem; oni devas nur atendi. Mi komencis multe
legi kaj organizis grandan seriozan interncian
korespondadon pri diversaj naciaj, politikaj kaj praktikaj
demandoj. Tiu ĉi korespondado konvinkis min, ke Esperanto
estas forta, ne de idea flanko, sed kontraŭe - de la praktika
viva flanko. Ne rapidante idea flanko de la lingvo internacia
aliiĝis en praktikan flankon.
Nune mi komencis serĉi en Esperanto'n nur
praktikecon, kaj ĝia utila uzado donis al mi la
penson, ke por sukceso de la disvastiĝo de la lingvo estas
necese ĝin montri, kiel praktikan vivplenan estaĵon. Por
ĉi tiu fojo mi ne eraris kaj mia propagando sukcesis
sufiĉe bone. Sekve, unua la plej grava kaŭzo de mia
adepteco de Esperanto estas ĝia neŝanĝebla praktika
rolo. Duagradaj kaŭzoj de mia adepteco estas, kompreneble,
ĝia
facileco, logikeco kaj belsoneco. La lasta kaŭzo, mi
ŝajnas, estas "tio same" [? - ne komprenebla]
tre grava eco de Esperanto. En mia propaganda vivo estis
okazoj, kiam oni petis min diri aŭ legi ion en Esperanto kaj
kiam mi legis belsone, esprimplene, la impreso estis tre favora
kaj forta.
Ankaŭ la harmonia originala literaturo en
Esperanto min faris kaj faris pli kaj pli adepto de ĉi
tiu lingvo. Sekve, resume, la kaŭzoj de mia adepteco de
Esperanto estas ĝiaj: praktikeco, facileco kaj belsona
logikeco. La interna ideo, kompreneble, estas grava, sed
ĝi ne povas servi, kiel impulso en la celoj de disvastiĝo de la
lingvo internacia.
T.N.Golev
Sufiĉe bone sed estas skribite tre malbone
Korzlinskij / A. Saĥarov