Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

Nikolaj Ĥoĥlov

110-a datreveno de granda poeto

     La 31-an de januaro 1891 en Moskvo naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, unu el la grandaj rusaj Esperanto-poetoj. Li esperantiĝis en 1905 kaj jam ekde 1909 aktive propagandis Esperanton. Li multe kontribuis al "La Ondo de Esperanto", "Konkordo", "Literatura Mondo", "Heroldo de Esperanto", "Esperanto" k.a., multe tradukis el angla, rusa kaj serba lingvoj (de 1920 ĝis 1928 li loĝis en Jugoslavio).

       Malgraŭ tio, nemultaj liaj verkoj estis eldonitaj. Krom tradukoj libroforme aperis nur originala komedieto "La morto de la delegito de UEA" (Zagreb, 1924) kaj lia ĉefverko - versaĵaro "La Tajdo" (Ko:ln, 1928); preskaŭ ĉiu el kvardek
versaĵoj en la libreto estas vere majstra. Ordinare li verkis pli individuece, trovante sian inspiron en ĉia animstato kaj en simplaj travivaĵoj. Liajn versaĵojn
karakterizas milda lirikismo, klara kaj simpla lingvo, senriproĉa ritmo kaj ĉarma
muzikeco.

      Ankaŭ li multe laboris en Literatura komisiono de SEU. Lia lasta artikolo pri "Preter la vivo" de J.Baghy sub kutima pseŭdonomo - Skito - aperis en kolekto "Arĝenta duopo". Ĥoĥlov mortis la 26-an de februaro 1953 kaj estis enterigita en Ostankina tombejo en Moskvo.

NikSt

[Biografio de N.I.Ĥoĥlov]



Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).