Господину Заведующему Институтом
Эсперанто
Ивана Александровича
Иванова
Заявление
Имею честь просить Вас о
допущении меня к экзамену в знании
специального курса языка эсперанто
по программе Института.
И.Иванов
Москва 4-го февраля 1915 г.
[Kвит. No.196 от 10 февр. 1915 г.]
Mi naskiĝis en urbo Rjazan en [la] jaro 1894 la
20-an de julio. Kiam mi iom kreskis mi ŝategis pasigi [dum]
tutajn tagojn en sufiĉe granda, per nenio okupita,
herbejo, kiu etendis sin post nia domo. Per nenio ĝenata mi
kutimis sin opinii mastro kaj tre grava persono. Jam 6-jara knabo
mi sciis bone legi kaj skribi. Do, trafinte en preparan lernejon,
mi faradis nenion, krom uzo de granda lerneja biblioteko.
Diversajn kaj multajn librojn mi estis leginta. La lernado
prosperis al mi kaj mi lasis la lernejon eĉ rekompensita per
libro. Dum la someroj mi kun gepatroj fervorege vizitadis la
ĉirkaŭaĵon de la urbo. Do mi kreskis fortika kaj
multscia[nta] infano.
Facile mi trafis en gimnazion en jaro 1904 kaj tie
daŭris samaj okupoj. Plej ŝatata legmaterialo konsistis
el diversaj geografiaj kaj sciencpopularaj verkoj.
Tiamaniere mi, sciante multon ekster gimnazia programo,
ĉiam estis unu el la plej sukcesantaj lernantoj. Mi
ĝenerale ŝatis okupi unu el [la] plej unuaj lokoj. En miaj
kamaradoj mi volis ĉiam esti ĉefulo. Pro tio okazadis tre
multaj malkonkordoj kaj disputoj. Ŝatante la legitajn
librojn mi ĉiam volis apliki la traligiton, sed pli
spertaj en ĝenerala vivo kamaradoj ĉiam min venkis.
Somere mi multe ne legis, sed havis aliajn
okupojn. Mi fosadis longajn kaj profundajn kavojn, imagante
ilin [restindaj] [? substrekita] de praaj tempoj. Aŭ konstruadis
laŭbojn aŭ ion alian.
Sur sama korto vivis aliaj gimnazianoj. Ĉiuj
dividiĝis je du partioj. Kontraŭuloj ruinigadis miajn
konstruaĵojn. Mi por defendo elpensadis divesajn artifikajn
kaj tio daŭradis kelkajn jarojn somere kaj vintre.
La lastaj jaroj de gimnazio estis dediĉitaj
al plej intensaj studoj. Estante sepklasano,
mi konatiĝis kun esperantistoj: Ĵavoronkov kaj
Cimbalistij kaj kun ili komencis labori por esperanto.
Paroladoj, skriboj ĉio plenigis kaj anstataŭis la
legadon de miaj fantastikaj libroj.
Tiam mia gusto definitive min inklinis al
matematiko kaj precipe astronomio. Nia instruisto de
fiziko kaj kosmografio aranĝis sciencan rondeton. En ĝi la
gimnazianoj lernis ripari fizikajn instrumentojn, preparis
raportojn pri sciencaj temoj. [La] astronomiaj pri la suno
kaj pri [la] fizika "principo de
relativiteco" raportoj estis preparitaj de mi.
Cetere la skioj, lukto kaj biciklo okupis grandan rolon dum mia
gimnazia vivo. Mia fotoaparato lasis al mi multe da interesaj
scenetoj de tiama vivo. Someron mi pasigadis nun alimaniere ol
antaŭe. Seriozaj studoj, lecionoj, gekonatularo postulis
multon da tempo. Tamen nenio
malhelpis feliĉe lasi [la] gimnazion kaj ricevi arĝentan
medalon.
Aperis demando: kien eniri - ĉu specialan teknikan
lernejon aŭ universitaton. Sed emo al [la] astronomio,
studata nur en universitato, min alkondukis en Moskvon.
Du celitajn aferojn mi havis: Pli intime
konatiĝi kun esperantistaro, kun ĝia celo, kun rimedoj
kaj metodoj sukcese taŭgaj disvastigi nian lingvon kaj ellerni
elektitan sciencon.
Pri unua deziro min multe helpis kaj instruis s-ro Ajspurit
kaj aliaj konataj esperantistoj. Mia esperantista agado ĉiam
estis videbla kaj disponita al ĉies servo, ĉu en Moskva
Societo, ĉu en Studenta grupo. Tiom pli mi devis studi la
matematikon kaj astronomion. Kaj tio ĉi min nuntempe
plej interesas kaj estas plej grava por mi.
Ivan Aleksandroviĉ Ivanov
Sufiĉe bone N.Korzl.
Bone A.Saĥarov
Bone N.Ĵitkova
de I.Ivanov
La ĉie konata veraĵo, ke unuiĝo donas la
fortojn, jam antaŭe supozigas, ke la kongresoj devas
havi ion tre gravan valoron. Ili devas milobligi la fortojn de
izoliluloj kaj fari nevenkeblan impreson je skeptikulo.
Efektive, mi rigardu pli detale la [tra]pason de
kongreso. Tuj ni vidos du diversajn kategoriojn de
homoj-esperantistojn kaj neesperantistojn. Al mi ŝajnas, ke
kelkaj vortoj pri [la] unuaj ne estos superfluaj.
Intensa laboro por prepari kongreson
unuigas ĉiujn laborantojn. Uzante la okazon, oni povas
apliki nun novajn propagandmetodojn. Do estas necese elekti,
pripensi detaligi ilin. La racio de laborantoj pli kaj
pli estas penetrata de novaj tre fruktodonaj ideoj kaj plej
taŭgaj rimedoj. Ja ekzercado kaj praktiko ĉiam
evoluigas kapablojn.
La eperantistoj ĉerpas el preparaj laboroj
la novajn energion. Ĝi kaj novaj ideoj akiritaj aŭ
el disputoj aŭ el interŝanĝo de ideoj helpas al esperantistoj
pli sukcese ataki
la [indereferentuloj] [?substrekita], pli insiste persekuti
la jam starigitajn celojn kaj pli fervore kaj laŭplane
entrepreni novajn laborojn.
La Kongreso mem! Kiom ĝi donas al ni per
renkontoj, per efektivigo de longatenditaj esperoj. Valoras
[korektita: "Sufiĉas"] nur legi la priskribon
de l'Unua Kongreso de L.Belmont en
[la] libro "Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj".
Kaj nacia Kongreso! Krom sia multe pli facila
atinge[ble]co, krom sentoj proksimaj al sentoj,
naskataj de universalaj kongresoj, por esperantisto ne
povas esti indiferenta patriota
sento, naskata de ĝi: "Kaj mia patrujo helpas
la propagandon. Ĝi estas ne lasta. Ni laboru, ke ĝi estu la
unua".
Kaj ne esperantistoj? Jam antaŭ la kongreso
en gazetoj aperas notoj pri preparata kongreso. Iom post
iom en gazetaron trafas novaj informoj. Ondo da novaĵoj
kreskas. La aranĝantoj [al]tiras atenton de komercistoj,
de aliaj entreprenistoj. Afiŝoj, prospektoj pri kongreso
incitas scivolemon de la publiko, se ne de tuta, tamen de
ia parto. La fremda publiko, eble vizitonta la
kunsidojn, ĝis nun ne kredeme rilat[int]a al [la] ideo, kun
miro vidas amasojn senpene parolantajn la lingvon. Ni imagu
la influon al publiko, kiam ĝi aŭdos: "Jen sidas
generalo A., jen profesoro B., k.t.p." kaj ili
ĉiuj flue parolas kaj
simpatias la lingvon. La ĝenerala intereso estas
vekita. La publiko vidos la koncentrigitajn
propagandilojn, vidos ekspozicion de ĵurnaloj, de
libroj, de ĉio, kio pruvas la valoron de [la]
lingvo. Publiko aŭdos lekcion, teatarn
spektaklon, koncerton kaj pri ĉio legos en sekvanta tago favoran
raporton en gazetoj. Kaj efektive kiom multe kaj favore
preisi gazetoj pri [la] II-a E-a kongreso en Kievo, kvankam E-o
antaŭe ne multe estis tie propagandata. Nun Kievo fariĝas pli
kaj pli grava en Ruslando esperanto-movado.
Niaj kongresoj havs alian propagandmetodojn. Ĝi
estas la kunvenoj de specialistoj. Scienciston,inĝenieron,
gazetiston aŭ kuraciston interesas pri tio, kio,rilatas
al lia profesio. Ekzemple la kunvenoj de Scienca Asocio
ĉiam estis akompanataj de sciencaj raportoj. Do ĉeestantaj
scienculoj antaŭ okuloj vidis pruvoj[n] de nerefutebla uzebleco
kaj uzateco de Esperanto. La presitaj kaj dissenditaj raportoj
havis grandan valoron inter
sciencularo. [Cetermaniere] [substrekita] ni povas taksi similajn
kunsidojn.
Se ni ne havas kongresojn, kaj diverslingvanoj
rakontus nur private - tiam [la] mondo ne havis indikojn
de uzebleco kaj uzateco de Esperanto kaj pri nombro de ĝiaj
adeptoj.
Permesu nun fari komparon jam unufoje faritan. Novaj
adeptoj de la lingvon estas kvazaŭ orpecoj malfacile
troveblaj en malmolega mineralo. La individua laboro,
kiel guto, konstante frapante, elserĉas la
novulojn. Sed moderna indusrio por plifortigi la laborojn
elpensis gigantajn pumpilojn, kies spruco pulvorigas la
ŝtonojn kaj oro estas facile trovebla. Do niaj kongresoj
estu kvazaŭ pumpiloj, kondensiloj de nia laboro,
direktita al sama celo al sama idealo.
De Ivano Aleksandrovuĉ Ivanov
Bone A.Saĥarov
N.Korzlinskij
N.Ĵitkova
Aliaj diplomitoj de la Moskva Instituto de Esperanto.