Заведующему Московским Институтом
Эсперанто
Марии Дмитриевны Ивановой
Заявление
Прошу Вас М.Г. сделать
распоряжение о допущении меня к
экзамену на получение диплома в
знании специального курса языка
Эсперанто.
При сем на основании
положения в Институте прилагаю
квитанцию Института [No. 170] о взносе
10 рублей.
М.Иванова
Адрес: Москва 3-ья Тверская-Ямская,
д.32, кв.34. <11.05.1919>
Резолюция: Экзамен
назначен на 11 мая в 11 ч. утра
А.Сахаров
Mi naskigxis la 3-16-an de Junio de la jaro
1902-a en Moskvo, kie mi logxas gxis nun. Miaj gepatroj
ne estis ricxaj, tial (parte) mi ricevis neniun edukadon kaj
[estis lasita al mi mem] [substrekita]. Mi estis ankoraux
malgranda, havis proksimume ses jarojn, kiam mi komencis legi,
legis cxin, kion mi nur trovis, kaj cxio influis min, lasis
ian nuancon, kiu cxiam premis min. Komprenigi ion mi neniam iun
petis. Mi meditis nur, meditis pri vivo kaj komprenis gxin,
kiel mi povis, kiel cxio min igis kompreni. En la vivo mi trovis
pli multe da malbonaj ol bonaj flankoj.
En la jaro 1910a mi eniris en lernejon (edukejon) kie mi
restis gxis 1917a kaj poste mi lernis en gimnazio de Kropotkina.
En la fino de l'pasinta jaro mi eksciis pri Esperanto kaj
komencis gxin lerni.
T.Fridrihxsen
11/5 - 1919a.
A.Jodko
B.Breslaux
NE
A.Sahxarov
Oficiale, t.e. en lernejo, mi komencis lerni en
1910a sed gxis tiu tempo, mi mem instruis min aux pli
gxuste min instruis libroj, kiujn mi elektadis sen ies helpo
aux malhelpo. Meditoj,
kiujn kauxzis la libroj treege influis min kaj influos
cxiam. (Tio[n] cxi mi priskribis en mia
auxtobiografio). Tiu epoko estas tre forte kunligata
kun mia lernado en lernejo. Lastatempe antaux mia eniro en
lernejon, la gepatroj paroletis, ke mi devas lerni,
ke lernado estas necesa por cxiuj; sed mi preskaux nenion
auxdis, cxar dum niaj interparoladoj mi pensis pri alio,
pri la vivo. Min ne allogis lernejo; kaj kiam venis tempo,
mi jam havis OK jarojn, mi ne eniris, sed oni min enirigis tien.
La unuan tempon al mi nenio placxis en lernejo, sed iom
post iom mi kutimis, kvankam tre malfacile. Mi
ne estis maldiligenta, sed dum lecionoj pensis precipe
pri unu demando, kiu cxiam min persekutis, pri la vivo;
kompreneble tio kauxzis grandan malutilon por lernado.
En la dua klaso min ekinteresis naturaj sciencoj,
kaj mi dedicxadis al ili tutan liberan tempon.
Cxiuj jaroj de mia lernado estis similaj.
T.Fridrihxsen
Maria Ivanova
A.Jodko
NE A.Sahxarov
Aliaj diplomitoj de la Moskva Instituto de Esperanto.