Г-ну заведывающему Институтом
Эсперанто в г. Москве
Густава Карловича Клейст,
проживающего в г. Москве
Заявление
Имею честь просить Вас,
Милостивый Государь, о допущении
меня к экзамену в знании
специального курса языка
Эсперанто по программе Института.
Густав Клейст
Москва, 13-го Октября 1913 г.
Резолюция: Назначен
экзамен на 13 октября А.Сахаров
Mi, Gustavo, Rudolfo Kleist
naskiĝis en Wehlaŭ, malgranda urbo en Orienta Prusujo
(Germanujo) la 8-an de Septembro 1888. Mia patro estas
posedanto de viandvendejo. Mi vizitis Wehlaŭ'an gimnazion ĝis
"Obertertia" (la 8a klaso) kiam
mi subite malsaniĝis. Mi suferis je pulmmalsano
kaj estis devigata [korektita per krajono: "devigota"]
preskaŭ konstante resti en lito dum proksimume
du ajroj. [Malgraŭ ĉiuj kuracistoj] [substrekita per
krajono] kaj diversaj aplikitaj kuracmetodoj mi ankaŭ [en]
[substrekita per krajono] la sekvantaj kvar jaroj ne resaniĝis
kaj nur kiam miaj gepatroj decidis konsulti unu profesoron en
Koenigsbergo, kiu konsilis al mi pasigi unu somero [al]
[substrekita p.k.] la bordo de la Balta maro, mi post tiu
ĉi kuracado komencis pli bone farti. Bedaŭrinde
estis nun tro malfrue daŭrigi la vizitadon de la gimnazio kaj
poste komenci la studadon [ĉe] [substrekita kaj
korektita per krajono: "en"] Universitato,
krom tio miaj gepatroj ne estas sufiĉe riĉaj por ankoraŭ
multe elspezi [monon] por mi, kaj mi estis sekve
devigita serĉi alian vivvojon. Mi komencis labori en la
kontoro de unu konatulo de mia familio en Wehlaŭ, ĉar en tiu
ĉi tempo mi ankoraŭ ne tute resaniĝis kaj en kontoro de ia
fremdulo mi ne povis riski tiel ofte foresti, kiam la
malsano min denove devigis resti en lito por kelkaj tagoj
(En tiu ĉi tempo mi ankaŭ finis kvarmonatan kurson en
komerca lernejo en Fusterburgo). [Komence de] [substrekita
per krajono] la jaro 1910 mi eksentis min pli bone
kaj decidis preni oficon ĉe pli granda firmo en granda urbo.
Mi trovis tian en Koenigsbergo, kie mi estis de Januaro
1911 ĝis Decembro 1912. En vintro [de] 1912 min
ekkaptis deziro veni Rusujon. Mi skribis al la Moskva Delegito de
U.E.A., petis informojn k.t.p. Mia unua provo utiligi mian
scion de Esperanto tre bone sukcesis. Mi trovis pere
de Esperanto oficon, amikojn k.t.p. en Moskvo kaj [mia nuna
vivmaniero tie ĉi estas ja konata] [substrekita per krajono].
Gustavo Kleist
Moskvo, la 13-an de Oktobro 1913
Bone N.Korzlinskij
Sufiĉe bone AAjspurit
Bone K.Ŝidlovskij
Kun Esperanto mi konatiĝis en vintro de la jaro
1910. Unu el miaj onkloj donacis al mi grandan germanan
verkon "Bibliotek des allgemeinen und praktischen
Wissens" kaj en la sesa volumo de tiu ĉi verko
mi trovis kurson de Esp[eranto] verkita de S-ro Prof.
Christaler. Antaŭ[e] mi preskaŭ
nenion aŭdis pri Esp[eranto] kaj eĉ ne bone komprenis
kio ĝi estas, sed nun mi tre interesiĝis kaj komencis ĝin
studi. La gramatikan kaj la tutan ekzercaron mi
<en> [forstrekita kaj superskribita per krajono: "dum"]
proksimume tri semajnon ["n" substrekita p.k.]
trastudis, sed nun mi ne sciis vojon kiamahiere
pli bone
konatiĝi kun tiu ĉi lingvo. Mi vivis tiam en malgranda
urbo, neniu alia sciis aŭ interesiĝis pri "tia
malsaĝa, senutila afero", kiel ili nomis
Esp.[eranton]. Prof. Christaller mem
ja skribis iom pri la movado k.t.p., sed malmulte kaj mi ne
sciis [al kiu min turni pri helpo] [substrekita per krajono].
Por iom lerni paroli mi havis longajn [interparoladojn kun la
meblaro de mia ĉambro] [substrekita per krajono], dum kiuj mi
mem demandis kaj respondis. Sed hazardo (sic!)
min konatiĝis ["ĝ" substrekita p.k.] pli bone
kun la Esp. movado. Mi en tempo, kiam mi studis Esp.,
ankaŭ per meminstruo lernis anglan lingvon kaj en la ĵurnalo "The
Translator", gazeto por ekzerco de angla
lingvo mi trovis anoncon de unu S-ro Taschek
el Vieno en kiu li diras, ke li estas propagandisto de Esp. kaj
donas senpage ĉiujn informojn pri tiu ĉi lingvo. Mi skribis al
li kaj petis informon pri la elparolado de -oj -aj, pri kiuj Christaller
diras ke oni prononcu ilin kiel mallongan i. Mi sekve
elparolis o-i' kaj a-i' kaj ĉar tio al mi ŝajnis sufiĉe
malfacila mi petis informon. S-ro Faschek
ne nur detale kaj bone kaj bone respondis al mi pri tio, sed
ankaŭ sendis al mi propagandajn foliojn k.t.p. Li
rekomendis al mi aĉeti La Fundamentan Krestomation
de S-ro Zamenhof, la biblion de la
Esperantistoj, kiel li ĝin nomis kaj aliĝi al U.E.A.
Kiel delegiton de mia regiono li nomis S-ron
Schwaiger el Koenigsbergo. Mi ĉion faris laŭ
liaj konsiloj kaj ankaŭ komencis kun li korespondadon,
kiu poste bedaŭrinde ĉesiĝis pro malsaniĝo de li
kaj verŝajna morto, ĉar mi neniam pli [de li]
[sustrekita per krajono] aŭdis.
En Januaro de 1911-a jaro mi veturis Koenigsbergon kaj
unuan fojon povis paroli Esp. Mi vizitis S-ron
Schwaiger kaj mi estis mirigita kiel bone ni povis
interkompreniĝi. Poste mi restis en Koenigsbergo, fariĝis
ano de Esp. grupo kaj de tiu ĉi tempo [komencis]
[substrekita p.k.] mia vivo en Esperantujo, kiun
landon mi neniam plu forlasos.
Gustavo Kleist
Moskvo, la 13-an de Oktobro 1913
Rezolucioj:
Bone K.Ŝidlovskij
Bone Korzlinskij
Bone A.Ajspurit
[skribita en malgrandlitera "speciale" germana
skribmaniero]
Aliaj diplomitoj de la Moskva Instituto de Esperanto.