Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

CЛЮСАРЕНКО А.П.

Русский перевод этой автобиографии доступен здесь: Генеральша Слюсаренко об эсперанто на Кавказе

Al s-ro Direktoro de Moskva instituto de Esperanto
Deklaro de generaledzino Aleksandra Slusarenko

Dezirante ricevi diplomon por havi rajton sen embaraso malfermadi esperantajn kursojn kaj fondadi societojn, mi humile petas ekzameni min.

A.Slusarenko

P.S. Dek rubloj estas aldonataj.
<24/III-1913>
[Квитанция No.165]
<Александра Павловна Слюсаренко>

Rezolucio: Назначен экзамен на 24 марта в 1 ч. дня.


La unuaj impresoj en Moskvo

La unuan fojon mi vizitis Moskvon en la jaro 1903-a, post kiam mia filino finis kurson de Vladikaŭkaza virina gimnazio. Mi volis mem konatiĝi kaj konatigi mian filinon kun ĉiuj mirindaĵoj de Moskvo. La unuaj impresoj por mi estis tute ne
bonaj, ĉar mi malvarmumiĝis kaj estis malsana, preskaŭ unu monaton. Tamen mi sukcesis viziti muzeojn, palacojn, katedralojn, bildan galerion de Tretjakov... La lasta faris sur min la plej grandan impreson. Laŭ mia opinio, oni devas viziti Moskvon speciale por vidi ĉi tiun galerion. Moskvo min pro sia bruo, malpasteco, malrektaj stratoj tute al mi ne plaĉis. Nur Kremlo kun vidindaĵo sur Moskvon-riveron <estis> [substrekita] bela. Do la nunaj impresoj estas multe pli bonaj, ĉar en Kievo, kie mi loĝas la lastan tempon, mi alkutimiĝis al ĉiuj mankoj de grandaj urboj. Krom tio dum la unua vojaĝo mi havis en Moskvo neniajn konatulojn, sed nun mi konatiĝis kun tre simpatia esperanta societo, kiu min akceptis tre afable kaj eĉ donis esperon, ke mi revenos Kievon diplomita.

A.Slusarenko

Bone Dr. N.Korzlinskij
A.Saharov
A.Ajspurit

Aŭtobiografio


Mi naskiĝis en Tifliso [nun - Tbilisi]. Mia patro estis intendanta oficisto, homo kun supera universitata klereco, kaj mia patrino kun instituta klereco. Ili ambaŭ tre zorgis pri edukado de ni, infanoj kaj plene dediĉis sin al ni. Tre frue ili komencis min instrui, sed tiu instruado estis por mi tute ne ŝarĝa. Preskaŭ ŝerce mi - kvinjara knabineto - lernis legi kaj skribi ruse kaj france. Dekjara mi estis akceptita en duan klason de Tiflisa virina gimnazio, kie mi sukcese finis kurson.

Samtempe mi finis fortepianan kurson en Tiflisa filio de "Rusa Imperiestra muzika lernejo". Poste du jarojn mi estis instruistino en privata pensiono. Mian pedagogian agadon mi komencis multe pli frue, kiam mi estis en tria klaso, kaj daŭris ĝin dum la tuta mia vivo. Eĉ edzeco ne malhelpis al mi okupiĝi per mia ŝatata afero. Mi edziniĝis kun artileriisto, kapitano. Li estis vidvo kun du infanoj. Novaj devoj de mastrino kaj edukistino de infanoj, kiam mi mem estis preskaŭ infano, estis por mi sufiĉe malfacilaj. Mi trankviliĝis iom, kiam la infanoj estis akceptitaj en la lernejojn kaj ni kun mia malgranda filino forveturis Georgievsk'on. Tie mi el gazetoj eksciis pri tutmonda lingvo "Volapuk". Pri fremdaj lingvoj mi ĉiam interesiĝis, sed bedAŬRE [substrekita] en gimnazio tiam oni instruis tre malbone: en ĉiu klaso ni lernis la samon, kion ni jam lernis en antaŭa klaso, sen ia progreso. Mi private lernis [la] germanan kaj francan lingvojn, estinte gimnazianino, sed poste sen praktiko mi ilin tute fogesis. [La] Ideo pri internacia lingvo min kaptis. Mi akiris lernolibron kaj avide komencis ĝin ellerni. Neniu el miaj konatoj volis sekvi mian ekzemplon - lerni Volapuk'on. Mi estis sola volapukistino; mi parolis kun mi mem, tradukis, esperante, ke iam ĝi taŭgos. Pasis kelke da tempo kaj subite mi ekscias el gazetoj, ke aperis alia tutmonda lingvo - "Esperanto". Mi estis tute konsternita. Kiel? Ankoraŭ unu artefarita lingvo!.. Oni povas supozi, ke poste aperos la tria, kvara...

Tamen pro scivoleco mi venigis de Majstro mem malgrandan libreton, mi ĝin trarigardis, sed mi jam perdis deziron lerni iam ajn artefaritan lingvon vane, ne sciante, kiu el ili estos aprobita kaj akceptita. Tia mia indiferenta rilato daŭris ĝis la 1906-a jaro. Dum tiu tempo mi por eduki mian filinon loĝis en Pjatigorsko, en Vladikaŭkazo, kaj kiam ŝi finis gimnazian kurson, mi denove transloĝiĝis Georgievsk'on.

En la jaro 1906 alveturis el Tifliso generalo Reŝetin, kiu estis estro de mia edzo. (Mia edzo tiam estis kolonelo, estro de artileria deponejo). Antaŭ du jaroj generalo Reŝetin permesis al mi malfermi soldatan lernejon. Mi instruis ilin legi, skribi, aritmetikon, donadis mallongajn sciigojn pri historio, geografio, naturscienco, fiziko, kosmografio... Kiam Reŝetin alveturis kaj faris paradon al soldatoj, li restis tre kontenta je ilia inteligenta disvolviĝo. Li rakontis al mi pri Tiflisa esperantista societo kaj esprimis deziron, ke mi lernu esperanton kaj poste provu instrui soldatojn. Dum tri monatoj mi lernis mem kaj poste proponis al soldatoj-skribistoj lerni Esperanton. 8 homoj esprimis deziron kaj ellernis "Ekzercaron". Mi ne povis daŭrigi [la] lecionojn, ĉar mi devis prepari ilin por ekzameno, doNONTA [substrekita] al ili rajton ricevi oficistan rangon. Post [la] ekzameno ili finis sian militservon kaj forveturis hejmen. Tamen el siaj patraj vilaĝoj ili skribis al mi leterojn en Esperanto.

En septembro de la 1906 jaro mia edzo ricevis oficlokon de estro Aleksandropola citadela artilerio. Post unu jaro li ricevis generalan rangon kaj eksiĝis. El Aleksandropolo, kie mi ankaŭ instruis soldatojn, mi forveturis Vladikaŭkazon, kie [ni] loĝis ĝi pasinta majo, kiam ni ankoraŭ unufojon ŝanĝis nian loĝlokon, forveturinte Kievon.

En Georgijevsko, Vladikaŭkazo kaj Aleksandropolo la tempo traflugis kiel sonĝo, ĉar la tutan mian vivon mi dediĉis al societa agado. Mi laboris senlace. Krom soldataj lernejoj mi gvidis popolajn legadojn kun lumbildoj; en ĉiu urbo aranĝis po kelkaj amatoraj societoj, ludis mem kaj reĝisoris. La plej interesaj estis soldataj spektakloj, kiuj tre volonte estis vizitataj de popolamaso. Mi kuracis mizerulojn senpage per homeopatio dum 6 jaroj. Ili alveturadis al mi Georgijevsk'on el ĉiuj najbaraj "stanicoj" (kazakaj vilaĝoj). En Vladikaŭkazo mi
fondis "Laboran punkton" por virinoj, kiu ekzistas ĝis nun. Ankaŭ tie mi, du doktoroj kaj du oficistoj estis fondintoj de la Esp. societo "Kazbek" kun esp. kursoj. La unuan, trian kaj kvinan kursojn gvidis mi; la aliajn d-ro Naumenko.

En la jaro 1905-a mi travivis teruran tempon en Georgijevsko, kiam pro striko ĝi estis tute detranĉita de la mondo. Apetitoj de revoluciuloj estis direktitaj al nia artileria deponejo. Nur dank'al respekto kun kiu loĝantaro de Georgijevsko rilatis al mia edzo, dank'al ilia konfido, dank'al <trovemeco> [substrekita] de mia edzo ĉio pasis sen sangverŝo kaj ni ankaŭ restis vivaj malgraŭ minacoj nin mortigi. En tiu tempo cirkonstancoj igis min eniri en la vicoj de soldatoj kaj eĉ porti soldatan uniformon. La deponejo estis savita de ruinigo.

En Kievo mi fariĝis ano de "Verda Stelo". Eble baldaŭ ni ankoraŭ ŝanĝos nian loĝlokon... Sed mi, kie ajn mi loĝos, mi ĉiam kaj ĉie fervore laboros por nia kara lingvo.

Aleksandra Slusarenko

Rezolucioj: Tre bone D-ro N. Korzlinskij
A. Saĥarov
A. Ajspurit



Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).