LA HISTORIAJ PAĜOJ DE E-MOVADO EN LA FORA ORIENTO

     Ĝis antaŭnelonge oni ne sciis, kiu estis la unua organizanto de Esperanto-movado en Fora Oriento de Rusio. Estis sciata nur la jaro 1891, kiam estis fondita la unua Esperanto-societo. Laŭ la Historieto de Esperanto de A.Fiŝer tiu societo estis la unua ne nur en Fora Oriento, sed ankaŭ en Azio.

 La persono, lanĉinta la unuajn kursojn de Esperanto en Vladivostok kaj Kamenj-Ribolov, estis Fjodor A.Postnikov, kiu post la fino de la militista lernejo en Sankt-Peterburgo komencis servi en la Ussurijska Kozaka armeo. Antaŭ la forveturo al Fora Oriento li konatiĝis kun Ludoviko Zamenhof kaj ties lingvo, kiun li ne lasis la tutan vivon. Inter la unuaj membroj de la societo estis Viktor Lebren, la estonta sekretario de Lev Tolstoj. Dank al tiu societo jam en 1892 pri Esperanto eksciis loĝantoj de Manĉurio. La societo ekzistis nelonge kaj nur en Oktobro 1901 Fjodor Postnikov post reveno el Peterburgo, kie li studis en la militinĝxeniera Akademio kaj la aviadlernejo, sukcesis oficiale refondi la Esperanto-societon. La refondita societo iĝxis filio de la Peterburga societo Espero, kiun Postnikov ĉxefis dum 2 jaroj ĝis la reveno al Vladivostok (1897 1899).  La filion konsistigis 28 personoj, inter kiuj estis multaj membroj de la Societo pri Esploro de Amura Regiono (OIAK): N.M.Solovjov, V.J.Petrovskij, N.A.Vilĉinskij, Polĉevskij, N.V.Kirilov k.a.

En Ĥabarovsk loka filio de la Peterburga societo estis fondita en 1902 de S.F.Poljanskij.

Gvidante la Vladivostokan filion dum 5 jaroj Fjodor Postnikov klopodis disvastigi Esperanton pere de la fama japana verkisto Futabatei (Hasegaŭa), kiu lernis Esperanton ĉe Postnikov kaj poste publikigis la unuan Esperanto-lernolibron por japanoj. La domo de Postnikov en Vladivostoko situis sub monto en eksa strato Lazarevskaja (nun ĉi tiu iom rekonstruita domo No. 99 situas sur la strato Puŝkinskaja). Dum 6 jaroj la domo estis ankaŭ la loko de socia agado de Postnikov. Sur ĝia ekstera okcidenta flanko estis desegnita granda verda stelo sur blanka fono kiel simbolo de Esperanto.

Dum la Rusa-Japana milito (1904 1905) Fjodor Postnikov kiel la unua Komandanto de aernaviga parko projektis kaj konstrius la sferan aerostaton. Al ĝi oni donis nomon Espero. En tiu ĉi tempo F.Postnikov kiel prezidanto de la loka Esperanto-societo aranĝis koncerto-balon kies profiton oni uzis por plibonigo de financa stato de psikiatria hospitalo en la urbo Nikolsk-Ussurijsk. Post la fino de la milito la subkolonelo Postnikov pro la politikaj kaŭzoj demisiis el la milita servo, vendis la tutan sian havaĵon kaj forveturis al Usono, kie li tre aktivis en multaj sferoj, inkluzive de Esperanto.

Post la forveturo de F.Postnikov la societon gvidis alia eminenta persono Vladimir Konstantinoviĉ Neupokojev, la estro de la Vladivostoka Marista Lernejo, en kies studprogramon Esperanto estis enigita de li kiel deviga studobjekto. En la lernejo ne estis portreto de la tiama rusa caro Nikolao la 2-a kaj anstataŭ ĝi pendis portreto de Esperanto-kreinto d-ro L.Zamenhof. Sub la gvido de Neupokojev estis malfermitaj Esperanto-kursoj ĉe Popola Domo, Orienta Instituto, Vira gimnazio, Marista hospitalo, marhaveno. En 1910 la societo iĝis memstara kaj ricevis propran ejon en la Popola Domo. En la teatro de Puŝxkin la societo aranĝis diversajn Esperanto-festojn. Pri la agado de Esperanto-societo raportis ne nur lokaj ĵurnaloj, sed ankaŭ Esperanto-gazetaro en Centra Rusio kaj eksterlande. Post la morto de V.Neupokojev (1912) la Vladivostokan societon Espero gvidis Aleksandr D.Pagirev, kiu ĝis tiu tempo gvidis Esperanto-societon en Kamenj-Ribolov. Li donacis al la Vladivostoka societo pli ol 150 Esperanto-librojn. Ekde 1914 ĝis la fino 1922 la societon gvidis notario Ronald Vonago, ĉar A.Pagirev estis devigita ŝanĝi oficlokon. Dum tiu tempo la societon vizitis multaj samlandaj kaj eksterlandaj gastoj el Japanio, Ĉinio.

Precipe ofte inter la gastoj oni povis vidi la kunfondinton kaj prezidanton de Manĉuria Esperanto-societo Nikolaj A.Kazi-Girej, eminenta civila inĝeniero de Ĉina Orienta fervojo, kiu en 1896 kaj 1912 tradukis 2 rakontojn de la rusa verkisto Vsevolod M.Garŝin. En 1902 li publikigis en 7 eŭropaj lingvoj kaj Esperanto leteron plede por Esperanto, adresitan al Geografia Societo en Antverpen. Dum la jaroj 1918-1920 la estonta fama verkisto Julio Baghy gvidis E-kursojn en la urboj Nikolsk-Ussurijskij kaj Vladivostok. Poste pri tiuj eventoj li verkis la romaneton por Esperanto-komencantoj La verda koro.

Alia verkisto Vasilij Eroŝenko malgraŭ sia blindeco multe vojaĝis tra la mondo helpe de Esperanto. Vladivostokon li vizitis kelkfoje, en 1914, 1921, 1929, 1930, traveturinte al kaj el Japanio kaj Ĉukotko. Bonege posedante la japanan V.Erosenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn. En 1922 li prelegis pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.

En Fora Oriento komencis sian agadon ankaŭ alia fama esperantisto (ekde 1910) Innokentij Seriŝev, ortodoksa pastro kaj pedagogo. Havante 200 korespondantojn en 80 landoj, li sukcese vojaĝis tra la mondo, inkluzive Japanion, Ĉinion kaj Aŭstralion. En 1922 li laboris en Manĉurio (Ĥarbin), publikigis siajn verkojn en Heroldo de Azio. En 1924 li fondis en Ĥarbin Esperanto-eldonejon Oriento, kie estis presita en julio 1925 la ĵurnalo sub la sama titolo. En 1924 Seriŝev instruis Esperanton en Pekina Esperanto-lernejo. La 13-an de decembro 1924 okaze de la naskiĝtago de L.Zamenhof li elpaŝis kun granda raporto pri la kunlaboro de Okcidento kaj Oriento. En 1928 Seriŝev forveturis tra Japanio al Aŭstralio, kie dank al lokaj esperantistoj li trovis konvenan laboron. Lia fratino Varvara estis aŭtoro de la rimarkinda porinfana Esperanto-lernilo Verda steleto (1928).

Esperanton oni disvastigis ne nur en la grandaj urboj kiel Vladivostok, Ĥabarovsk kaj Blagoveŝĉensk, sed ankaŭ en Ĉita, Ussurijsk, Ŝkotovo, Ĉernigovka, Simanovsk, Nikolaevsk sur Amur, Zavitaja k. a.

Dum la revoluciaj jaroj (1917-1922) kaj poste Esperanton uzis kiel rimedon por monda proletara internaciismo la famaj revoluciuloj Vsevolod Sibircev, Konstantin Suĥanov, Jakov Kokuŝkin, Nikolaj Matveev (Bodrij). La ĵurnaloj Krasnoje Znamja (Ruĝa standardo) kaj Juna komunisto aperigis artikolojn pri novaj Esperanto-kursoj por laboristoj kaj lernejanoj, pri uzado de Esperanto en internacia edukado de junularo. En 1932 en Ĥabarovsk estis fondita For-Orienta Sekretariato de Internacio de Proletaj esperantistoj kun la partopreno de esperantistoj de USSR, Japanio, Ĉinio kaj aliaj landoj.

Kiel jam estas sciate, en la jaroj 1937-1938 la gvidantoj de Sovetrespublikara Esperantista Unio estis arestitaj kaj Esperanto-movado en la lando disfalis. Multaj esperantistoj en koncentrejoj uzis Esperanton kiel sekretan lingvon kaj laŭeble savis unu la alian.

Nur post la dua mondmilito kai precipe okaze de la Tutmonda festivalo de junuralo kaj studentoj en Moskvo (1957) Esperanto-movado en Sovetunio poiomete komencis kreski. Ekzemple, en Blagoveŝĉensk en 1958 estis eldonita la lernolibro de A.Kerner Esperanto en 12 lecionoj. En Fora Oriento prelegis pri Esperanto lektoroj de la societo Scio. Estis rerajtigitaj kaj liberigitaj iamaj esperantistoj. Iom poste ili kune kun la aliaj, pli junaj esperantistoj lanĉis Esperanto-kursojn kaj fondis societojn en Petropavlovsk-Kamĉatskij (1975), Vladivostok (1980), Magadan kaj Habarovsk (1981), Aldan (1990).

La komuna Esperanto-organizo en Fora Oriento de Rusio tiam ne ekzistis, pro tio la kluboj agadis memstare. Ekzemple, en 1984 Vladivostokaj esperantistoj enkadre de Scienca Studenta konferenco ĉe la Supera Mar-Naviga lernejo aranĝis la sekcion Interlingvistiko kaj Internacia Edukado, kiun patroprenis esperantistoj el Tomsk, Kujbiŝev kaj Krasnojarsk. En 1985 Vladivostokaj esperantistoj organizis la Internacian ekspozicion de infana desegnaĵoj. En 1990 okazis du regionaj Esperanto-renkontiĝoj maje en Vladivostoko kaj novembre en Ĥabarovsk, kie oni decidis fondi la Asocion de Fororientaj esperantistoj. Poste estis lanĉita la koncerna bulteno Kuriero, kiu estis eldonata ĝis 1992.

Estis aranĝitaj post longa interrompo ankaŭ internaciaj renkontiĝoj: 1990, vizito de Oomoto-karavano al Ĥabarovsk, Naĥodko kaj Vladivostok; 1992 Internacia Simpozio Pacifiko. Lingvo. Kulturo. Kunlaboro (Vladivostok) kun partopreno de Esperantistoj el Japanio, Ĉinio kaj Koreio. Inter rusianoj estis reprezentantoj el Moskvo, Magadano, Petropavlovsk-Kamĉatskij, Komsomolsk sur Amuro, Aldan kaj Vladivostok. Ekde 1990 vigliĝis ligoj inter japanaj kaj for-orientaj esperantistoj. Okazis reciprokaj vizitoj de delegacioj inkluzive de la infanaj (1990, 1993, 1995). Laŭ invito de Hokajdaj esperantistoj kelkaj membroj de la Esperanto-klubo Pacifiko partoprenis la 85-an Japanan kaj 62-an, 64-an Hokajdajn Esperanto-kongresojn en 1998 kaj 2000.

La eksprezidanto de Vladivostoka Esperanto-klubo Sergej Anikeev, instruante en Hakodate-filio de For-Orienta Ŝtata Universitato samptempe gvidis E-kurson por japanoj. Poste grupo de entuziasmuloj fondis Esperanto-rondeton, kiu ĝemeleĝis kun Vladivostoka Esperanto-klubo en 1998. Hokajdaj esperantistoj vizitis en 1999 Vladivostokon, Ĥabarovskon kaj partoprenis la Internacian studentan kongreson, organizitan de For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato, kie Esperanto estas instruata kiel nedeviga studobjekto. Krom Vladivostoko, estis vizitoj de japanaj esperantistoj al Petropavlovsk-Kamĉatskij.

Certe, For-Orientaj esperantistoj kontaktas ankaŭ kun esperantistoj de Ĉinio, Koreio kaj aliaj landoj. Grupo de Vladivostokaj esperantistoj partoprenis en 1992 la 5-an Pacifikan Esperanto-Kongreson en Qingdao, vizitis Pekinon, Ĥarbinon kaj ties Esperanto-societojn. Post unu jaro la grupo de ĵurnalistoj de El Popola Cinio vizitis Vladivostokon, Ĥabarovskon, Moskvon, Sankt-Peterburgon. Pri tiu vojaĝo ili publikigis en sia revuo grandan artikolon.

La nuna prezidanto de Vladivostoka E-klubo A.Titajev dum siaj oficvojaĝoj partoprenis la aranĝojn de Korea Esperanto-Asocio kaj Seula Esperanto-kultura Centro. En majo 2001 fama korea Esperantisto, profesoro So Gilsu oficvojaĝante Vladivostokon ne nur vizitis la lokan klubon, sed ankaŭ dum la oficialaj intertraktoj uzis Esperanton.

En 2000 denove estis lanĉita la informbulteno de Asocio de ForOrientaj rusiaj esperantistoj sub la nova titolo La Pacifika Kuriero, kiu estas dissendata al multaj lokoj de Fora Oriento kaj Orienta Siberio kaj esterlanden, plejparte al Japanio (Hokajdo). La Hokajdaj esperantistoj reciproke sendas sian Heroldon de HEL.

Antaŭ 110-jariĝo de Esperanto-movado en nia regiono oni povas konstati, ke sukcesoj en tiu alloga movado dependas de ni mem.

Aleksandr B. Titajev (Vladivostok)

************
REGo, Sept. 2001, No. 4 (6), pp. 39-41



Historio.ru ( , , ).