21.05.95 — Moskvo
Fojfoje reaperadas demandoj pri geparencoj de
L.L.Z. en Rusio. Mi decidis reaperigi la artikolon, kiun mi sendis
en SCE antaŭ unu monato. Eble ĝi estos interesa por niaj novaj samideanoj kaj
al tiuj, kiuj ne sukcesis ĝin vidi en aprilo.
— nikst —
La 19-an de oktobro 1992 en Moskvo post operacio rezulte de grava malsano [kancero] forpasis konata parencino de "D-ro Esperanto" dr-ino Zoja Miĥajlovna ZAMENHOF. Ŝi estis nep-kuzino de Ludoviko L. ZAMENHOF, t.e. ŝia avo — Fabian ZAMENHOF (i.a. apotekisto, honora civitano de urbo Tula, 300 km sude for de Moskvo) estis kuzo de L.L.ZAMENHOF, nia Majstro, kreinto de la Lingvo Internacia Esperanto.
Krom ŝi, en la familio de profesiaj ĵurnalisto (la patro — Miĥail ZAMENHOF <1890-1940>) kaj fotistino — Jelizaveta Miĥajlovna <1889-1977> — ankoraŭ estis du infanoj — Fabian (1913-1923), kiu mortis en infaneco pro skarlatino, kaj Leo [Lev Miĥajloviĉ] (li naskiĝis la 25.12.1920 en Moskvo, antaŭ 5 jaroj li travivis apopleksion kaj iĝis invalido; antaŭnelonge (26.01.1995) li mortis; laŭ profesio li estis instruisto de fizika kulturo en Sovetia armeo kaj okupiĝis ĉefe pri konstruado de sportaj objektoj (stadionoj, sportaj centroj ktp.) por armeaj sportistoj, kolonelo; krom la familnomo, li havis neniun rilaton al Esperanto).
Zoja Miĥajlovna ZAMENHOF naskiĝis la 2-an de junio 1924 en Moskvo, vizitis lernejon de 1931 ĝis 1942, de 1943 ĝis 1948 lernis en jura fakultato de Moskva Ŝtata Universitato (MGU), kie antaŭ 64 jaroj ŝia fama parenco [temas pri L.L. ZAMENHOF] komencis medicinan studon, kaj ankaŭ esperantecan kurson; en 1963 ŝi estiĝis kandidatino kaj en 1984 — doktorino de juraj sciencoj. Ŝi estis fakulo pri mastruma juro kaj aŭtoro de 5 monografioj kaj pli ol 120 aliaj verkoj. Paradokse, ke kune kun ŝi mortis kaj Sovetunio, kaj ties 'socialisma' mastrum-sistemo, kaj ankaŭ tiu ĉi 'sovetia mastruma juro', pri kiu ŝi estis fakulo. Dum lastaj jaroj de sia vivo ŝi provis sekvi la ŝanĝojn en la procezo de t.n. “perestrojko kaj glasnosto", sed tio okazis por ŝi ĉiam pli malfacila kaj, laŭ mi, ŝi forpasis, en la senco, "ĝustatempe", por ke ne vidu plenan fiaskon de la tuta sistemo kaj priservanta de ĝi scienco, al kiuj ŝi fordonis sian tutan vivon.
Certe, ZMZ ne povis aktive partopreni en E-movado, tamen ŝi bone komprenis E-ton kaj ĉiam favore observis progreson, atingojn kaj sukcesojn de nialanda E-movado. Dum 1958-59 jaroj ŝi (sub influo de fama esperantisto Nikolaj RYTJKOV <1913-1973>) eĉ partoprenis en diversaj E-renkontiĝoj. Dum lastaj jaroj ŝi subtenis E-movadon en nia lando morale kaj materiale, estinte membro de moskva E-klubo "SCIO", klubo de sciencistoj-esperantistoj.
Ĉiam afabla, bonkora kaj bonanima persono, ZMZ estis modestega homo, kies ĉefa okupo en vivo estis laboro. Ni estis najbaroj kaj pro tio, precipe dum lastaj jaroj de ŝia vivo, mi ofte vizitis ŝin, helpis al ŝi en hejm-mastrumaj laboroj kaj interparolis kun ŝi pri diversaj aferoj. Ekster sia fako, ŝi estis treege naiva, eĉ facile inspirema persono, kaj tre senhelpa en praktika vivo (parenteze, de kelkaj personoj [kaj de ŝi mem] mi aŭdis, ke ŝi serioze intencis testamenti sian du-ĉambran loĝejon en prestiĝa domo/regiono de Moskvo al moskva esperantistaro, sed lastmomente ŝanĝis sian volon sub influo de geparencoj). Ŝi mem ne havis infanojn [pro operacio] kaj post ŝi restis neniuj posteuloj.
Ŝia frato Leo havis filinon Nina Lvovna (ankaŭ havas adoptitan filinon Valentina — nun 11-jaraĝa), kiu estas fakulo pri eksterlanda komerco kaj dum kelkaj jaroj eĉ loĝis en Danlando (ŝi havas alian familnomon; E-ton ŝi ne scias, sed bone posedas la anglan lingvon. Post morto de ZMZ, post kiam ni ekkonatiĝis, ŝi ekinteresiĝis pri E-to kaj eĉ ege volis interkorespondi kun d-ro — inĝeniero Louis Ch. ZALESKI-ZAMENHOF (nask. en 1925) [kiu estas filo de Adamo Zamenhof , do — nepo de Ludoviko Zamenhof ], mara inĝeniero, kiu loĝas en Francio. Mi trovis al ŝi lian adreson, fotojn kaj tradukis al ŝi kelkajn el liaj elpaŝoj dum UK-oj kaj internaciaj renkontiĝoj. Tamen ŝi vere havis nek tempon, nek fortojn por skribi la leteron, ĉar longe kaj malfacile forpasinta patro plene forprenis tion de ŝi... Ni intertelefonadas kaj mi eĉ helpadas al ŝi pri diversaj mastrumaj aferoj, aparte en ŝia somerdomo. Ankoraŭ ŝi ne 'rekonsciiĝis' de lastatempaj malfacilaĵoj...
Jen tiom pri 'rusia' branĉo de la zamenhofa familio.
NikSt