Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

ЖЕЛТОВ НИКОЛАЙ


7 апреля 1918 г.

Господину Заведующему Московским Институтом Эсперанто
Николая Матвеевича Желтова,
проживающего в Москве Разгуляй, 38/2, кв.9

                          З а я в л е н и е

          Настоящим прошу подвергнуть меня испытанию в Комиссии Института для получения свидетельства о знании мною специального курса языка Эсперанто.
          При сем  прилагаю  квитанцию  [No. ] о взносе мною 10 рублей в пользу Института Эсперанто.

                                                Николай Желтов

          Москва, 7 апреля 1918 г.

      Резолюция: Экзамен назначен на 7-е апреля 1918 г.  в 12 час. дня.
    

Aŭtobiografio


Mi naskiĝis en Moskvo en la jaro 1895 la 8-an de Novembro. Kaj la tutan mian vivon mi pasigis en Moskvo, nur transloĝiĝante el unu strato en la alian - Smolenskij Rynok, Boloto, Gazetnyj per. kaj fine Razgulaj. Ĝis la 4a jaro mi estis bela kaj sana knabo, sed poste io okazis (neniu scias - kiamaniere), mi ekhavis dorsdolorojn, kaj, malgraŭ ĉiuj klopodoj de miaj gepatroj, kiuj tutforte penis eviti malfeliĉon, vizitante kun mi ĉiujn eminentajn doktorojn, sanktajn lokojn k.t.p., - mi fariĝis ĝiba. De tiu tempo kaj ĝis 15-16 jaroj mi estis tre malsana: ŝajne, ĉiujn malsanojn mi spertis...
Skribante ĉi supre pri mia kripliĝo, mi nomis ĝin malfeliĉo, sed "ne ekzistas en la mondo malbono sen iom da bono".
Mia avo estis simpla vilaĝano en Jaroslava gubernio. Alveturinte Moskvon, li post longaj penadoj kaj mizera vivo, fariĝis posedanto de propra restoracieto. Lia entrepreno prosperis, kaj post kelka tempo li akiris ankoraŭ du restoraciojn, - en ĉi tiuj lastaj mastrumis mia patro kaj lia frato (mia onklo). En niaj rondoj estis ĉiama kutimo, ke la familianoj de restoraciposedanto komencadis sian karieron de la plej malalta ofico - lavisto de manĝvazaro. Pri la klero oni ne multe zorgis: 2-3 klasoj de malsupera lernejo tute sufiĉis. Certe mi ne evitus "mian sorton", se mi ne havus la "malfeliĉon". Oni decidis min instrui, kaj en la jaro 1906 mi trafis en la Urban lernejon, kie mi lernis dum 3 jaroj kaj sukcese finis la kurson. Post ioma hezito la avo permesis daŭrigi mian klerigon, kaj en la jaro 1909 mi fariĝis lernanto de la 1a Moskva Reala lernejo.
Sep ajrojn oni plenigis mian kapon per diversaj scioj, la instruistaro kaj kamaradoj rilatis al mi bonege, mia lernado estis sukcesa (precipe en la unuaj 5 klasoj), sed tamen en mi restis malagrabla sento de io perdita dum plej bonaj jaroj. Eble tiu sento estis rezultato de senceleco, senideeco de mia lernado kaj vivo, tiaj pensoj ofte turmentis min kaj estis okazoj, kiam miaj gepatroj tre maltrankviliĝis pri mi...
Dum la dek jaroj mi ne veturis malproksimen el Moskvo: kune kun gepatroj mi vizitis ermitejojn de Sankta Sarafo, de Tiĥono Kaluga kaj preskaŭ ĉiusomere ni vojaĝis en nian Jaroslavan vilaĝon, 150 verstoj de Moskvo.
Somere 1915 mi ekkonis Esperanton de mia parenco V.Strogonov.
De la jaro 1916 mi fariĝis studento de Moskva Komerca Instituto.

N. Ĵeltov

P.S. Mia nomo estas Nikolao Matvejeviĉ Ĵeltov. Patro mia estas vilaĝano; li naskiĝis en vilaĝo Vjaĥirevo de Jaroslavla gubernio, Ugliĉ'a distrikto.
Moskvo, 8/26an de aprilo 1918 j.


Aktuala tasko de la ruslanda esperantistaro por progresigi Esperanton

Nuntempemla ruslanda esperantistaro hezitas: kion ĝi devas entrepreni por disvastigo de Esperanto.
Unuflanke la vekiĝinta Ruslando streĉas ĉiujn fortojn por plenigi la mankon de klero; ĉie aperas diversaj Kultur-Klerigaj Komitatoj kaj similaj organizaĵoj, celantaj doni al la popolo diversajn sciojn. Kaj esperantistoj havas bonan okazon por enkonduki Esperanton inter lernobjektoj de multnombraj kursoj ĉe la suprecititaj organizaĵoj. Esperanto eĉ povas esti oficiale enkonduki en lernejojn de Ruslando.
Duaflanke esperantistoj "timas" entrepreni decidajn paŝojn. Plejparto de la ruslandaj esperantistoj konsistas el intelegentuloj, kaj la nuna registaro de Ruslando kaj iniciatantoj de la Kultur-Klerigaj organizaĵoj estas maksimalistoj [la lasta vorto - substrekita], estas proletarioj, forpuŝintaj la inteligentularon pro tio, ke ili estas homoj de alia klaso.
Do, esperantistoj hezitas: la snkata ideo de "nova sento" kaj la klasa malamo, antaŭ ili staras la problemo, kion fari?
Esperantisto devas venki la klasan malamon, iri renkonten al la popolo, jen estas lia nuna tasko. Esperantisto devas memori, ke li estas portanto de la sankta ideo, kiu forigas ne nur la barojn de nacia malamikeco, sed ankaŭ ĉiujn aliajn barojn inter la popoloj kaj ankaŭ la barojn de la klasa malamo. Nun ni parolu pri praktikaj paŝoj por progresigo de Esperanto. Unue propagando kaj instruo de E. Tiu ĉi lasta devas esti ducela: inter gejunularo kaj inter pli aĝuloj. Por atingi la unuan celon, oni devas peni pri enkonduko de E. en lernejojn. Sed ĝi neniam devas esti deviga, ĉar tio naskos nekontenton kaj kontraŭstaron de instruistoj kaj de lernantoj mem. Por la dua celo esperantistoj kaj esp. organizaĵoj devas kontaktiĝi kun Kultur-Klerigaj organizaĵoj, kio estas facile plenumebla. Malfermo de kursoj de la lingvo ĉe la esp. organizaĵoj mem ne povas esti tiom utila, kiel enkonduko de E. inter lernaĵoj de la kursoj ĉe Kultu-Klerigaj k[omi]tatoj kaj ĉe lernejoj, ĉar nuntempe homoj kaj precipe laboristoj estas tro okupataj kaj por ili estus plej oportune, se ĉiuj lernaĵoj (kaj ankaŭ Esperanto) estus instruataj en unu loko.
Sed por plenumo de ĉi tiu tasko necesas multaj kaj multaj instruistoj de Esperanto. Ni scias, ke la ruslanda esperantistaro estas tre multnombra, sed ĉu la tuta esperantistaro konas kontentige la lingvon por instrui ĝin, - estas dubeble. Tial oni devas montri al ĉiuj esp. organizaĵoj, kion oni devas entrepreni antaŭ ĉio. Ili devas instigi siajn anojn perfektiĝi en Esperanto, uzigante por tiu celo bibliotekojn, invitante eminentajn samideanojn por instruo de la lingvo, ili devas malfermi s p e c i a l a j n kursojn, kursojn de perfektigo en Esperanto. Dokumento, "papero" ludas ankoraŭ sufiĉe gravan rolon en Ruslando, - do la organizaĵoj devas interkomunikiĝi kun Moskva Instituto de E. aŭ kun aliaj gravaj institucioj pri la ekzamenoj de la perfektiĝantoj, pri la diplomitigo k.t.p. En la lokoj, kie mankas esp. organizaĵoj, samideanoj devas antaŭ ĉio zorgi pri starigo de ili, ĉar "soluloj" memstare ne povas ion entrepreni, ĉar unuj el ili havas multajn librojn, eĉ bibliotekojn, - aliaj havas, krom lernolibroj, nenion. Kuniĝinte, forminte s[ocie]ton,
ili havos ĉion komunan kaj tiamaniere plifaciligos al si perfektiĝadon.
Por labori organize, aspirante la saman taskon, ĉiuj s[ocie]toj k.a. esp. organizaĵoj devas unuiĝi, devas havi interligilon - oficialan gazeton - sur kies paĝoj devas aperi
programoj, metodoj, opinioj pri la organizataj preparoj de s[ocie]toj al publika elpaŝo. Oni devas altiri spertulojn al la komuna laboro. Se ili ne deziras instrui la popolon mem, ili instruu esperantistojn, perfektigu ilin. Ili ne devas deflankiĝi de la entreprenoj, tio estas krimo.
Al unuiĝo de esperantistoj estas jam faritaj paŝoj, estas jam komencita la organiza laboro, sed, bedaŭrinde, ĝis nun ni povas interkomunikiĝi nur poŝte, ni ne povas kunvoki IIIan Tutruslandan Kongreson de E-istoj pro nunaj malfavoraj politikaj cirkonstancoj. Kaj ni eĉ ne povas supozi, kiam ĝi estos kunvokebla. Sed la tempo ja ne atendas.
Do, ni daŭrigu nian organizan laboron, ni prenu sur nin la taskojn de l'estonta Tutruslanda Esperantista Federacio kaj provu solvi ilin antaŭ la kunvoko de la "IIIa". Ĉar pasis jam la tempo de la atendoj, de la paroloj, - oni devas transiri al la afero.


N.Ĵeltov


T.Fridriĥsen
Bone Korzlinskij
ASaĥarov
__________________________________________________________________

Ĵeltov Nikolaj Matvejeviĉ Nask. 8 nov. 1895, mortis pro tifo 9 majo 1920 en Moskvo. Treege aktiva, multon promesinta Esperantisto. En 1917 sekretario de OKTEF, en 1918-19 prez. de Esperanto-Societo. En 1919 kune kun V.Poljakov multe laboris en
la E-biblioteko de Davidov super la Bibliografio de la E-ta literaturo. Tradukis el L.Tolstoj, L.Andrejev, A.Ĉehov k.a.
[Enciklopedio de Esperanto, p. 592].
__________________________________________________________________
[SAHAROV A.A. Rememoroj de centprocenta esperantisto. - M., "Impeto", 1993]


Ĵeltov N.M. - 89, 147, 156-158, 180, 181.

89 - Ĉiufoje la salono estis plena. La nombro de vizitantoj neniam estis malplia ol 30, sed iafoje superis eĉ 100. Tio estis la loko, kie estis elforĝataj niaj venontaj agemuloj. Preskaŭ ĉiufoje vizitis la kunvenojn membroj de la Moskva Societo Espe rantista ... Ĵeltov...
147 - En aprilo de tiu ĉi [1917] jaro plenumis la ekzamenojn kaj ricevis diplomojn A.R.Jodko, R.N.Bakuŝinskij, N.M.Ĵeltov kaj en septembro N.V. Nekrasov, N.I. Futerfas, B. Breslaŭ, T.G. Fridriĥsen, S.M. Ĉarnovskij, T.N. Golev.
         



Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).