Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

ESPERANTO-MOVADO EN RUSIO

По-русски

Historio de Esperanto-movado estas tre interesa kaj ankoraŭ havas multe da enigmoj.

Kelkaj samideanoj interesiĝis, ĉu ankoraŭ mi okupiĝas pri historio de nialanda E-movado, kaj petis, ke mi sendu al ili bibliografion de miaj prihistoriaj verkoj.

Jen elĉerpaĵo el mia letero al sekretario de IKU (kiu okazis en julio de 1995 dum UK-80 en Tampereo):

La mort-danĝera lingvo

Dum lastaj jaroj en Rusio poiomete malfermiĝas specialaj arkivejoj, "specĥranoj" [specialaj fakoj de bibliotekoj], poiomete malaperadas "blankaj makuloj" for de paĝoj de nialanda historio. Oni ekscias pri tragika sorto de milionoj da senkulpaj homoj, mortpafitaj, ĝismorte turmentitaj en Stalina

En la prelego, surbaze de novaj informoj, trovitaj en la arkivejoj kaj el aliaj fontoj, oni rakontas pri la tragika sorto de multaj sovetiaj esperantistoj, pereintaj dum amaspurigadoj fine de 1930-aj jaroj;  pri procezo (kaj "procedoj") de sistematika masakro, likvidado de tuta sovetia E-movado, pri noblaj kaj malnoblaj agoj, kuraĝeco kaj malkuraĝeco, fideleco kaj perfideco. Provo de kompilado de martirologo.

BIBLIOGRAFIO

1. Ĉu SAT estis sidejo de germana sekreta polico? — SENNACIULO, 1990, N2, pp. 18-19,23.

2. Esperantistaj viktimoj de stalinismo. — SENNACIULO, 1990, N9, pp. 76-78.

3. Esperanto kaj Esperanto-movado en Sovetunio. — ESPERANTO/USA, 1991, N4, pp. 7-9.

4. Li estis la unua. — SENNACIULO, 1992, N3, pp. 25, 28-30.

5. Tri renkontiĝoj kun N.K.V.D. — SENNACIULO, 1992, N5, pp. 53-55.

6. Homo de kontrastoj en kruela epoko. — ESPERANTO, 1992, N11, pp.184-185.

7. Futerfas: sorto de unu anarkiisto-esperantisto. — SENNACIECA REVUO, 1993, N121, pp. 6-10.

8. Viktor Belogorcev: tragika sorto de laboristo-esperantisto. — SENNACIECA REVUO, 1994, N122, pp. 20-24.

9. Ludmila Jevsejeva: esperantistino kaj poetino. — SENNACIECA REVUO, 1994, N122, pp. 29-31.

10. La vivo kaj morto de Vladimir Varankin (1902 — 1938). — [Budapest], "Fenikso", 1990, 32 p. k.a.

Ankaŭ kiel la prihistorian oni povus konsideri mian antaŭparolon al mondfama libro (laŭ vortoj de s-ro William AULD, «ĉefverko de E-literaturo») METROPOLITENO de Vladimir VARANKIN (La 3-a eldono, Jekaterinburg: SEZONOJ, 1992, pp.5 — 11) : "Vladimir VARANKIN kaj lia romano" kaj al jubilea eldono artikolaro de Ernest DREZEN "HISTORIAJ STUDOJ" ("Ernest DREZEN — Historiisto de Esperanto" — Jekaterinburg: SEZONOJ, 1992, pp.5-9), aperigita okaze de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de tiu ĉi elstara gvidanto de l'sovetia E-movado.

Ankaŭ estis aliaj artikoloj, recenzoj ktp., inkluzive la ripetiĝantajn, en diversaj revuoj, gazetoj, sed mi opinias, ke tiuj ĉi estas la ĉefaj.


El la Historio de Esperanto-movado en Rusio kaj Sovetio (kelkaj gravaj datoj)

Nikolaj Ĥoĥlov

Varankin V.V.

Demidjuk G.P.

Deŝkin Georgo

Drezen E.K.

Ĵavoronkov V.F.

Ĵeltov N.M.

Illarionov G.N.

Incertov N.Ja.

A.Kunzli
Interlinguistik und Esperanto im Zarenreich und der Sowjetjunion [Lizentiatsarbeit]

Lisiĉnik I.S.

Miĥalskij E.I. [ 1 ]

Miĥalskij E.I. [ 2 ]

Nekrasov N.V., krome

Nikol'skij R.B.

Paŝĉenko M.F./Podkaminer S.N.

Postnikov Aleksandr

Postnikov Fjodor

Rublov S.G.

Sariĉev S.V.

Seryshev I.N.

Tokarev B.V. (nekrologo)

Zamenhof L.L.

Zoja Miĥajlovna Zamenhof

Moskva Instituto de Esperanto

La historiaj paĝoj de E-movado en la Fora Oriento

Vortoj de Kamarado E. Lanti

Lins U. Disigitaj amikoj: La lasta korespondo inter Demidjuk, Nekrasov kaj Lanti

Ulrich LINS. Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko

Mahomet Isajev. Rememoroj pri Bokarjov kaj renaskiĝo de la movado



Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).